Bible verses about "morality" | Esperanto

Mark 7:20-23

20 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. 21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco; 23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

Romans 13:8-10

8 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon. 9 CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la legxo.

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

Romans 13:1-7

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon. 3 CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon; 4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco. 6 CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem. 7 Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.