1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Bible verses about "light" | Esperanto
Psalms 27:1
Isaiah 42:16
16 Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.
Isaiah 58:8
8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.
Luke 11:34
34 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma.
John 12:35
35 Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
John 9:5
5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
2 Corinthians 4:6
6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.
Psalms 119:105
105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
Matthew 5:14
14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
1 John 1:5
5 Kaj jen estas la anonco, kiun ni auxdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.
1 Peter 2:9
9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;
Matthew 5:16
16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.
Ephesians 5:8
8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
1 John 1:7
7 sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.
John 1:5
5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis.
John 8:12
12 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.