Bible verses about "knowledge" | Esperanto

Proverbs 2:1-22

1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn, 2 Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo: 4 Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio. 6 CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno. 7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie. 8 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj. 9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj cxiun bonan vojon. 10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo. 11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos, 12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon, 13 De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo, 14 Kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco, 15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankigxis; 16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj, 17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio; 18 CXar sxia domo kondukas al morto, Kaj sxiaj pasxoj al la inferuloj; 19 CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo; 20 Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la pasxosignojn de piuloj. 21 CXar la piuloj logxos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur gxi; 22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

Psalms 119:66

66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, CXar al Viaj ordonoj mi kredas.

Hosea 4:6

6 Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.

1 Corinthians 12:8

8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;

Proverbs 15:14

14 La koro de sagxulo sercxas instruon; Sed la busxo de malsagxuloj nutras sin per malsagxeco.

Proverbs 3:1-35

1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn. 2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco. 3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro. 4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj. 5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon. 7 Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono. 8 CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj. 9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston. 11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; 12 CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron. 13 Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; 14 CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro. 15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi. 16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano. 17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco. 18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas. 19 La Eternulo per sagxo fondis la teron; Per prudento Li arangxis la cxielon. 20 Per Lia cxionsciado disigxis abismoj; Kaj la nuboj elversxas roson. 21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton: 22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo. 23 Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos. 24 Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla. 25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj; 26 CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto. 27 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari. 28 Kiam vi havas cxe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaux mi donos. 29 Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, Kiam li kun konfido logxas cxe vi. 30 Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon. 31 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj; 32 CXar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkasxas al la piuloj. 33 Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la logxejon de piuloj Li benas. 34 La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron. 35 Honoron heredas sagxuloj; Sed malsagxuloj forportas honton.

Proverbs 12:1

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.

Proverbs 8:10

10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.

Proverbs 24:5

5 Homo sagxa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.

Hosea 4:6-7

6 Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn. 7 Ju pli ili multigxas, des pli ili pekas kontraux Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.

Proverbs 1:7

7 La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas.

Proverbs 2:10

10 CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.

Proverbs 18:15

15 La koro de sagxulo akiras prudenton, Kaj la orelo de sagxuloj sercxas scion.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.