Bible verses about "judge" | Esperanto

Romans 14:1

1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.

Matthew 18:15-17

15 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton. 16 Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita. 17 Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.

Romans 13:1

1 CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.

John 5:26-27

26 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo.

1 Corinthians 2:15

15 Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.

Deuteronomy 32:4

4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.

John 5:22

22 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo,

John 12:48

48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas jugxonton; la vorto, kiun mi parolis, jugxos lin en la lasta tago.

John 7:24

24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

John 5:30

30 Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

Romans 14:12

12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

Matthew 7:1-2

1 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj. 2 CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.

Ecclesiastes 12:14

14 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.

Romans 14:10-13

10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem. 13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.

Hebrews 10:30

30 CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.