Bible verses about "judas" | Esperanto

Zechariah 11:12

12 Kaj mi diris al ili:Se placxas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek argxentajn monerojn.

Mark 14:18-21

18 Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi. 19 Kaj ili komencis malgxoji, kaj diri al li unu post la alia:CXu eble mi? 20 Sed li diris al ili:Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. 21 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

Matthew 26:47-50

47 Kaj dum li ankoraux parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo. 48 Kaj lia perfidanto jam arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. 49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. 50 Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

Matthew 27:3-5

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, 4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

Matthew 26:21-25

21 kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. 22 Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi? 23 Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 25 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris.

Acts 1:16

16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.

John 13:27

27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

John 18:2-5

2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj. 3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj. 4 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas? 5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.

John 6:70

70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?

Luke 22:3-6

3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. 4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. 5 Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon. 6 Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

Matthew 26:14-16

14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, 15 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn. 16 Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin.

John 13:2

2 Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,

John 12:6

6 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.

John 17:12

12 Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo.

John 13:18-26

18 Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon. 19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaux ol gxi okazos, por ke, kiam gxi okazos, vi kredu, ke mi estas. 20 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis. 21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos. 22 Tiam la discxiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas. 23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis. 24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas. 25 Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas? 26 Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.

Acts 1:18

18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis.

Acts 1:16-25

16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon. 17 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado. 18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis. 19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.) 20 CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia. 21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni, 22 komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo. 23 Kaj ili starigis du:Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason. 24 Kaj pregxante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis, 25 por ricevi la parton en cxi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.

John 12:4-6

4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: 5 Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? 6 Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin.

Matthew 27:3-10

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek argxentajn monerojn al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, 4 dirante:Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio. 5 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin. 6 Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango. 7 Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn. 8 Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux. 9 Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis; 10 kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.

John 6:67-71

67 Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri? 68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio. 70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo? 71 Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.

Matthew 27:5

5 Kaj li jxetis la argxentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

Mark 14:43-45

43 Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj. 44 Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde. 45 Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.

Psalms 41:9

9 Ecx mia konfidato, kiun mi fidis, kiu mangxis mian panon, Levis kontraux min la piedon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.