6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Bible verses about "hope" | Esperanto
Deuteronomy 31:6
Psalms 39:7
7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
Isaiah 40:31
31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.
Isaiah 41:10
10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Hebrews 11:1
1 Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj.
1 Corinthians 13:13
13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
Romans 15:4
4 CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
Romans 5:2-5
2 per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio.
3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
Jeremiah 29:11
11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
Romans 12:12
12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;
Romans 15:13
13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.