Bible verses about "greed" | Esperanto

Proverbs 20:21

21 Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.

Ecclesiastes 5:10

10 Kiu amas monon, tiu ne satigxos per mono; kaj kiu amas ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon:ankaux cxi tio estas vantajxo.

James 4:3

3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

James 5:1-6

1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2 Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj. 3 Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. 4 Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5 Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado. 6 Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.

Proverbs 15:27

27 Profitemulo malgxojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.

Proverbs 11:24

24 Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas.

Matthew 6:24

24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

1 John 2:16

16 CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.

Luke 12:15

15 Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj.

Proverbs 28:25

25 Fierulo kauxzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.

Hebrews 13:5

5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

1 Timothy 6:9

9 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. 10 CXar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.