Bible verses about "graduation" | Esperanto

Proverbs 16:3

3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

Proverbs 22:6

6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

Ecclesiastes 3:1

1 Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;

Matthew 28:20

20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Luke 12:34

34 CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.

John 15:5

5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.

Philippians 1:6

6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

2 Corinthians 9:8

8 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;

Deuteronomy 31:6

6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

Psalms 119:105

105 NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.

2 Timothy 2:15

15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.

Philippians 1:9-10

9 Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo, 10 por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj gxis la tago de Kristo,

Psalms 20:4

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

Isaiah 43:2

2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

1 Timothy 4:12

12 Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per cxasteco.

Colossians 2:6-7

6 Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, 7 enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Proverbs 3:5-6

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.