Bible verses about "gabriel" | Esperanto

Joshua 5:13-15

13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj? 14 Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo? 15 Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.

Psalms 51:5

5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.

Matthew 12:46

46 Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.

John 1:19-25

19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne. 22 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?

Revelation 12:1-17

1 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj; 2 kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski. 3 Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. 4 Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon. 5 Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono. 6 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil ducent sesdek tagojn. 7 Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo. 9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi. 10 Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio. 11 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem. 12 Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon. 13 Kaj kiam la drako vidis, ke gxi estas jxetita sur la teron, gxi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon. 14 Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento. 15 Kaj la serpento eljxetis el sia busxo, post la virinon, akvon kvazaux riveron, por ke gxi igu sxin forportigxi de la fluo. 16 Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako eljxetis el sia busxo. 17 Kaj la drako furiozis kontraux la virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

Isaiah 6:1-3

1 En la jaro de la morto de la regxo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon. 2 Serafoj staris supre de Li; cxiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizagxon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis. 3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Luke 1:11-20

11 Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12 Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13 Sed la angxelo diris al li:Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14 Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo. 15 CXar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17 Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. 18 Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon. 19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos siatempe.

Luke 1:35

35 Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

Romans 13:4

4 cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.

Luke 1:11-19

11 Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12 Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13 Sed la angxelo diris al li:Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14 Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo. 15 CXar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17 Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan. 18 Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon. 19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

1 John 4:1

1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.

Luke 1:26

26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,

Jude 1:9

9 Sed Mihxael, la cxefangxelo, kiam en kontrauxstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuragxis lin akuzi insulte, sed diris:La Sinjoro vin riprocxu.

Daniel 9:21

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

Hebrews 13:2

2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante.

Daniel 8:16

16 Kaj el meze de Ulaj mi auxdis homan vocxon, kiu vokis kaj diris:Gabriel, klarigu al li la vizion.

Luke 1:26-29

26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27 al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28 Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29 Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.

Luke 1:26-38

26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27 al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28 Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29 Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. 30 Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio. 31 Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. 34 Kaj Maria diris al la angxelo:Kiel estos tio, cxar mi ne konas viron? 35 Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio. 36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta. 37 CXar cxe Dio nenio estas neebla. 38 Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.

Luke 1:19

19 Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.