Bible verses about "fire" | Esperanto

Exodus 3:2

2 Kaj aperis al li angxelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetajxo. Kaj li vidis, ke jen la arbetajxo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetajxo ne forbrulas.

2 Chronicles 7:1

1 Kiam Salomono finis la pregxadon, mallevigxis fajro el la cxielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

Jeremiah 20:9

9 Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.

Jeremiah 23:29

29 CXu Mia vorto ne estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu disbatas rokon?

Acts 2:3

3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili.

1 Corinthians 3:11-15

11 CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13 cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas. 14 Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies laborajxo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.

Psalms 104:4

4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

Luke 12:49

49 Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?

Luke 3:16

16 Johano respondis al cxiuj, dirante:Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;

Hebrews 12:29

29 cxar nia Dio estas fajro konsumanta.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.