3 Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
Bible verses about "favor" | Esperanto
Genesis 18:3
Genesis 39:4
4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.
Esther 2:15-18
15 Kiam por Ester, filino de Abihxail, onklo de Mordehxaj, kiu prenis sxin al si kiel filinon, venis la vico iri al la regxo, sxi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de cxiuj, kiuj sxin vidis.
16 Ester estis prenita al la regxo Ahxasxverosx en lian regxan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia regxado.
17 Kaj la regxo ekamis Esteron pli ol cxiujn edzinojn, kaj sxi akiris cxe li simpation kaj favoron pli ol cxiuj virgulinoj; kaj li metis regxan kronon sur sxian kapon kaj faris sxin regxino anstataux Vasxti.
18 Kaj la regxo faris grandan festenon por cxiuj siaj princoj kaj servantoj, festenon je la honoro de Ester; kaj li donis ripozon al la landoj kaj disdonis regxajn donacojn.
Psalms 102:13
13 Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon; CXar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.
Proverbs 18:22
22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
Proverbs 3:3-4
Isaiah 58:11
11 kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.
Matthew 6:31-33
Luke 2:52
52 Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.
Ephesians 2:8-9
Genesis 6:8
8 Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.
Psalms 30:5
5 CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.
Proverbs 3:1-4
1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
2 CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.
Ephesians 1:11
11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;
Psalms 84:11
11 CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
Psalms 5:12
12 CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.
Psalms 90:17
17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.