Bible verses about "father" | Esperanto

John 3:16

16 CXar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

John 10:28-30

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

1 Corinthians 8:6

6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

Psalms 2:7

7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.

Ephesians 6:4

4 Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

Psalms 103:13

13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

Matthew 23:9

9 Kaj nomu neniun sur la tero via patro; cxar Unu, kiu estas en la cxielo, estas via Patro.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.