Bible verses about "fasting" | Esperanto

Ezra 8:23

23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.

Nehemiah 1:4

4 Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.

Psalms 35:13

13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem.

Isaiah 58:6

6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;

Matthew 4:4

4 Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.

Luke 4:2

2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis.

Luke 18:12

12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras.

Acts 13:2

2 Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis.

1 Corinthians 7:5

5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

Psalms 69:10

10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.

Daniel 10:3

3 Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris, gxis la fino de la tri semajnoj.

Matthew 6:18

18 por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

Acts 14:23

23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en cxiu eklezio, kaj pregxinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis.

Joel 2:12

12 Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;

Isaiah 58:3-7

3 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj. 4 Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu auxdata via vocxo. 5 CXu tia estas fasto, kiu placxas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakajxon kaj cindron? cxu tion vi nomas fasto kaj tago placxanta al la Eternulo? 6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon; 7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.

Matthew 6:16-18

16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili sxajnu fasti. Vere mi diras al vi:Ili jam ricevas sian rekompencon. 17 Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizagxon; 18 por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.