11 Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
Bible verses about "drugs" | Esperanto
Hosea 4:11
Galatians 5:19-21
19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,
20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,
21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
1 Corinthians 6:10
10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.
1 Corinthians 3:16-17
Romans 13:13
13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.
2 Timothy 4:5
5 Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
Proverbs 20:1
1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.
1 Corinthians 3:17
17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; cxar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.
1 Peter 4:1-6
1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;
2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.
3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;
4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;
5 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj la mortintojn.
6 CXar por tio ankaux la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj, sed spirite vivu laux Dio.
7 Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj;
Romans 13:13-14
Ephesians 5:18
18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;
Titus 2:1-8
1 Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:
2 ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;
3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;
4 por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn,
5 esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
6 konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;
7 pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,
8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni.
1 Corinthians 6:19-20
1 Peter 5:8
8 Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;