Bible verses about "drama" | Esperanto

Isaiah 1:1-31

1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo. 2 Auxskultu, ho cxielo, kaj atentu, ho tero, cxar parolas la Eternulo:Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min. 3 Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas. 4 Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen. 5 Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta. 6 De la plando de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per oleo. 7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj. 8 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinbergxardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo siegxata. 9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora. 10 Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora! 11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango. 16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaux Miaj okuloj, cxesu malbonagi. 17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino. 18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano. 19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonajxon de la tero; 20 sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; cxar tiel diris la busxo de la Eternulo. 21 Kiamaniere la fidela urbo farigxis malcxastulino! gxi estis plena de justeco, virto en gxi logxis, sed nun mortigistoj. 22 Via argxento farigxis skorio, via vino miksigxis kun akvo. 23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin. 24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael:Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi vengxos al Miaj malamikoj. 25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon. 26 Kaj Mi restarigos viajn jugxistojn, kiel antauxe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela. 27 Cion elacxetigxos per justeco, kaj gxiaj revenintoj per virto. 28 La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermigxos. 29 CXar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la gxardenoj, kiujn vi elektis. 30 CXar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel gxardeno, kiu ne havas akvon. 31 Kaj la fortulo farigxos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaux brulos, kaj neniu estingos.

Exodus 20:5

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

Psalms 23:1-6

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo. 4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min. 5 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalms 91:1-16

1 Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas. 3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos. 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj. 9 CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon. 11 CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo. 13 Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon. 14 CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon. 15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.

Ezekiel 18:20

20 Tiu animo, kiu pekas, gxi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

2 Timothy 2:22-26

22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. 23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema, 25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

1 Thessalonians 4:11-12

11 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis; 12 por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

Philippians 3:16

16 sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

Titus 3:1-3

1 Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro, 2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj. 3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

Galatians 5:16-17

16 Sed mi diras:Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17 CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

Galatians 5:15

15 Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.