Bible verses about "diversity" | Esperanto

Malachi 2:10

10 CXu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

1 Corinthians 14:10

10 Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.

Romans 12:16

16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

1 Corinthians 12:12

12 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo.

1 Corinthians 12:15-19

15 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis. 19 Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?

Romans 14:1-23

1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. 2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn. 3 Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis. 4 Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi. 5 Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso. 6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem. 13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon. 14 Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura. 15 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis. 16 Via bono do ne estu kalumniita; 17 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito. 18 CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj. 19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. 20 Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo. 21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas. 22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas. 23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.

James 2:1-26

1 Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. 2 CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro; 3 kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo; 4 cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj? 5 Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? 6 Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn? 7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan? 8 Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone; 9 sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj. 10 CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio. 11 CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo. 12 Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco. 13 CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo. 14 Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi? 15 Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16 kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? 17 Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva. 18 Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon. 19 Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas. 20 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta? 21 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro? 22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis; 23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio. 24 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido. 25 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? 26 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.

Colossians 1:16-17

16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

Revelation 7:9

9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la SXafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.