Bible verses about "dishonesty" | Esperanto

Proverbs 20:23

23 Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.

Proverbs 11:1

1 Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.

Hebrews 13:18

18 Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi.

Proverbs 11:3

3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.

Proverbs 16:28

28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.

Luke 16:10-12

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo. 11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?

Luke 16:10

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo.

Exodus 20:16

16 Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

Colossians 3:9-10

9 ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;

Proverbs 20:17

17 Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj.

Proverbs 6:16-19

16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon, 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.