Bible verses about "discouragement" | Esperanto

Deuteronomy 31:8

8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

Psalms 31:24

24 Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!

Isaiah 53:1-12

1 Kiu kredus al tio, kion ni auxdis? kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo? 2 CXar li elkreskis antaux Li kiel juna brancxo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li placxus al ni. 3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizagxon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. 4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. 5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis. 6 Ni cxiuj erarvagis kiel sxafoj, cxiu iris sian vojon; kaj la Eternulo jxetis sur lin la kulpon de ni cxiuj. 7 Li estis turmentata, tamen li humiligxis kaj ne malfermis sian busxon; kiel sxafido kondukata al bucxo kaj kiel sxafo muta antaux siaj tondantoj, li ne malfermis sian busxon. 8 De malliberigo kaj de jugxo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortrancxita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. 9 Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter ricxuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustajxon kaj trompo ne estis en lia busxo. 10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. 11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. 12 Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.

John 10:10

10 La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde.

2 Corinthians 4:17-18

17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; 18 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

Hebrews 12:1

1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

Hebrews 11:6

6 kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.

Romans 8:31

31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraux ni?

Romans 15:13

13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

1 Corinthians 15:58

58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

James 4:7

7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.

Romans 8:26

26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

1 Peter 5:7

7 surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

John 16:33

33 Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon.

2 Corinthians 12:9

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

Proverbs 3:5-6

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

Jeremiah 29:11

11 CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.