Bible verses about "curse" | Esperanto

Genesis 3:15-19

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon. 16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. 17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo. 18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo. 19 En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.

Genesis 3:15

15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.

Genesis 4:11

11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via mano.

Numbers 23:11

11 Tiam Balak diris al Bileam:Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.

Deuteronomy 28:47-48

47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin.

Proverbs 26:2

2 Kiel birdo forlevigxas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkauxza malbeno ne efektivigxas.

Isaiah 8:10

10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Genesis 3:14

14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.

Leviticus 26:14-46

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn; 15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: 16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos. 23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi: 24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos. 27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj. 29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos. 30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi. 33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi. 36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo. 46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Deuteronomy 28:15-68

15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. 21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin. 22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos. 23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos. 25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos. 30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn. 31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo. 34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj. 39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon. 42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin. 52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi. 61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Psalms 109:1-31

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu. 2 CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. 3 Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo. 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas. 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo. 6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj. 11 Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj. 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo. 14 La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu. 15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero. 16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. 17 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. 19 GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si. 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo. 21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min. 22 CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno. 23 Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon. 24 Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason. 25 Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon. 26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco. 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. 28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos. 29 Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston. 30 Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos. 31 CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.

Numbers 22:6

6 Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.

Genesis 3:17

17 Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.

2 Kings 5:27

27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.

Isaiah 54:17

17 Nenia ilo, kreita kontraux vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontraux vi en la jugxo, vi malpravigos. Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaux Mi, diras la Eternulo.

Romans 12:19

19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro.

Galatians 3:13

13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.