Bible verses about "compromise" | Esperanto

Numbers 25:1-13

1 Kaj Izrael logxis en SXitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab. 2 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antaux iliaj dioj. 3 Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael. 4 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu cxiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraux la suno, kaj deturnigxos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo. 5 Kaj Moseo diris al la jugxistoj de Izrael:Mortigu cxiu siajn homojn, kiuj aligxis al Baal-Peor. 6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaux la okuloj de Moseo kaj antaux la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 7 Kiam tion vidis Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li levigxis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon. 8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaux, la Izraelidon kaj la virinon tra sxia ventro; kaj tiam cxesigxis la punfrapado de la Izraelidoj. 9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil. 10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Pinehxas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, cxar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco. 12 Tial diru:Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco; 13 kaj gxi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.

1 Chronicles 10:13

13 Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi,

Matthew 6:24

24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Mark 8:34

34 Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.

Romans 1:25

25 kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.

John 14:6

6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

Philippians 4:6

6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

1 Timothy 3:1-16

1 Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. 2 Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; 4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco 5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6 ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. 7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo. 8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; 9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. 10 Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj. 11 Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio. 12 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. 13 CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 14 CXi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaux, 15 sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero. 16 Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

Titus 3:5

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

Revelation 14:12

12 CXi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.

1 Kings 18:21

21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.

Proverbs 25:28

28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.

Matthew 6:33

33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

Colossians 3:5

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

2 John 1:7-11

7 CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. 8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9 CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. 10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11 cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

Joshua 24:14-15

14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpusxu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo. 15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.

Luke 10:27

27 Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.

James 4:17

17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko.

Romans 12:1-21

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo. 2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio. 3 CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu. 4 CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, 5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia. 6 Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido; 7 aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado; 8 aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo. 9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona. 10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj; 13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. 14 Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj. 16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj. 17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj. 18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. 19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.

Romans 14:1-23

1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. 2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn. 3 Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis. 4 Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi. 5 Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso. 6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem. 13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon. 14 Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura. 15 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis. 16 Via bono do ne estu kalumniita; 17 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito. 18 CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj. 19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. 20 Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo. 21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas. 22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas. 23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.

Hebrews 10:26

26 CXar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,

John 14:15

15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.