1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!
2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3 Kiel la roso, Kiu de HXermon mallevigxas sur la montojn de Cion; CXar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.
Bible verses about "community" | Esperanto
Psalms 133:1-3
Matthew 5:13-16
13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.
14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.
1 Corinthians 12:25-27
Philippians 2:3-16
3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
4 ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.
5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo,
6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio
7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;
8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.
9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo,
10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
11 kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.
12 Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.
14 CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,
15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,
16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.
Matthew 18:20
20 CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
Matthew 22:37-40
1 Thessalonians 5:14
14 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj.
Romans 12:3-13
3 CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu.
4 CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,
5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.
6 Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;
7 aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;
8 aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.
9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
12 en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;
13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
Ecclesiastes 4:9-12
9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
10 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos?
12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.
Acts 2:42-47
42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en pregxoj.
43 Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj farigxis per la apostoloj.
44 Kaj cxiuj kredantoj estis kune, kaj havis cxion komuna;
45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono.
46 Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,
47 lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.
Galatians 6:2
2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.