Bible verses about "cannabis" | Esperanto

Genesis 1:29

29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.

Exodus 30:22-29

22 Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23 Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek, 24 kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon. 25 Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado. 26 Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto, 27 kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado, 28 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon. 29 Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos.

Exodus 30:23

23 Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,

Proverbs 31:6-7

6 Donu ebriigajxon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon. 7 Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon.

Matthew 15:11

11 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.

Mark 3:24

24 Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari.

Romans 14:1-23

1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj. 2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn. 3 Kiu mangxas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu mangxas; cxar Dio lin akceptis. 4 Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi. 5 Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso. 6 Kiu observas la tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion. 7 CXar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem. 8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem. 13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon. 14 Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura. 15 CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis. 16 Via bono do ne estu kalumniita; 17 cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito. 18 CXar tiu, kiu en tio servas Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj. 19 Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. 20 Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio. CXio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo. 21 Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas. 22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas. 23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.

Hebrews 6:7

7 CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;

Psalms 104:14-15

14 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero. 15 Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

1 Timothy 4:1-6

1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, 2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero, 3 admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. 4 CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo, 5 cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo. 6 Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;

Revelation 22:1-2

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido, 2 meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.

1 Corinthians 6:19-20

19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

Romans 13:13-14

13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo. 14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

Titus 2:1-8

1 Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: 2 ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco; 3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; 4 por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5 esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; 6 konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; 7 pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, 8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni.

1 Peter 4:1-6

1 CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj; 2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio. 3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj; 4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin; 5 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj la mortintojn. 6 CXar por tio ankaux la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj, sed spirite vivu laux Dio.

Genesis 1:29-31

29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo. 30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel. 31 Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Ephesians 5:18

18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

1 Peter 5:8

8 Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;

Genesis 1:12

12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.