Bible verses about "brothers" | Esperanto

2 Samuel 1:26

26 Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.

Proverbs 27:10

10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.

Jeremiah 34:9

9 ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.

Matthew 12:50

50 CXar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Matthew 25:40

40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

John 13:34-35

34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaux amu unu alian. 35 Per tio cxiuj homoj scios, ke vi estas miaj discxiploj, se vi havos amon unu al alia.

1 Timothy 5:8

8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

Matthew 18:35

35 Tiel same mia cxiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, cxiu al sia frato.

Hebrews 2:11

11 CXar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas cxiuj el unu; pro tiu kauxzo li ne hontas nomi ilin fratoj,

1 Peter 1:22

22 CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;

Proverbs 18:24

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Matthew 18:15-20

15 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos vian fraton. 16 Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto estu konfirmita. 17 Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto. 18 Vere mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la cxielo. 19 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, gxi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la cxielo. 20 CXar kie du aux tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

1 John 4:20

20 Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.

Hebrews 13:1

1 La fratamo dauxradu.

Psalms 133:1

1 Kanto de suprenirado. De David. Jen, kiel bone kaj cxarme estas, Se fratoj vivas kune!

1 John 3:15

15 CXiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.

Proverbs 17:17

17 En cxiu tempo amiko amas, Kaj li farigxas frato en mizero.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.