Bible verses about "accountability" | Esperanto

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Matthew 7:3-5

3 Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? 4 Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? 5 Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

Luke 12:47-48

47 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn; 48 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

Luke 16:10-12

10 Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo. 11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon? 12 Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?

Ecclesiastes 4:9-12

9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. 10 CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos? 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos. 13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

Matthew 12:36-37

36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado. 37 CXar laux viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos kondamnitaj.

Proverbs 27:17

17 Fero akrigxas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.

Luke 17:3

3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.

James 5:16

16 Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

1 Thessalonians 5:11

11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas.

Romans 14:12

12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

Galatians 6:1-5

1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo. 3 CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas. 4 Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. 5 CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

Topical data is from OpenBible.info, retrieved November 11, 2013, and licensed under a Creative Commons Attribution License.