Ruth 4 Cross References - Esperanto

1 Boaz iris al la pordego de la urbo kaj sidigxis tie. Kaj jen preterpasas la parenco, pri kiu Boaz parolis. Kaj li diris:Alproksimigxu kaj sidigxu cxi tie, vi, tia-tia. Tiu alproksimigxis kaj sidigxis. 2 Kaj Boaz prenis dek virojn el la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:Sidigxu cxi tie. Kaj ili sidigxis. 3 Kaj li diris al la parenco:Tiun parcelon de la kampo, kiu apartenis al nia frato Elimelehx, vendas Naomi, kiu revenis el la lando de Moab; 4 kaj mi decidis sciigi vin, dirante:Acxetu en la cxeesto de la logxantoj kaj en la cxeesto de la plejagxuloj de mia popolo. Se vi volas elacxeti, acxetu nun; sed se vi ne volas elacxeti, diru al mi, por ke mi sciu; cxar ne ekzistas iu alia por acxeti, krom vi, kaj mi estas via postproksimulo. Tiu diris:Mi volas elacxeti. 5 Tiam Boaz diris:Samtempe, kiam vi acxetos la kampon el la mano de Naomi kaj de Rut, la Moabidino, edzino de la mortinto, vi ankaux prenos sur vin la devon restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo. 6 Kaj la parenco diris:Mi ne povas elacxeti al mi, por ke mi ne pereigu mian propran heredajxon; elacxetu al vi mian acxetotajxon, cxar vere mi ne povas elacxeti. 7 Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elacxetado kaj sxangxado, por firmigi cxion:oni detiras sian sxuon kaj donas gxin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael. 8 La parenco diris al Boaz:Elacxetu al vi; kaj li detiris sian sxuon. 9 Kaj Boaz diris al la plejagxuloj kaj al la popolamaso:Hodiaux vi estas atestantoj, ke mi acxetis el la mano de Naomi cxion, kio apartenis al Elimelehx kaj al Kiljon kaj Mahxlon; 10 kaj ankaux Ruton, la Moabidinon, la edzinon de Mahxlon, mi akiris al mi kiel edzinon, por restarigi la nomon de la mortinto al lia heredajxo, por ke la nomo de la mortinto ne estingigxu inter liaj fratoj kaj cxe la pordego de lia loko; vi estas atestantoj hodiaux. 11 Kaj la tuta cxeestantaro, kiu trovigxis cxe la pordego, kiel ankaux la plejagxuloj, respondis:Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Rahxel kaj Lea, kiuj ambaux starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Lehxem; 12 kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino. 13 Kaj Boaz prenis Ruton, kaj sxi farigxis lia edzino; kaj li envenis al sxi, kaj la Eternulo donis al sxi gravedecon, kaj sxi naskis filon. 14 Kaj la virinoj diris al Naomi:Benata estu la Eternulo, kiu ne lasis vin sen parenco hodiaux, kaj li estu fama en Izrael; 15 kaj li estu al vi gxojiganto, kaj prizorganto de via maljuneco; cxar via bofilino, kiu amas vin kaj kiu estas al vi pli bona ol sep filoj, naskis lin. 16 Kaj Naomi prenis la infanon kaj metis gxin sur sian bruston kaj farigxis gxia vartistino. 17 Kaj la najbarinoj donis al li nomon, dirante:Filo naskigxis al Naomi; kaj ili nomis lin Obed. Li estas la patro de Jisxaj, patro de David. 18 Kaj jen estas la generacioj de Perec:al Perec naskigxis HXecron, 19 al HXecron naskigxis Ram, al Ram naskigxis Aminadab, 20 al Aminadab naskigxis Nahxsxon, al Nahxsxon naskigxis Salma, 21 al Salma naskigxis Boaz, al Boaz naskigxis Obed, 22 al Obed naskigxis Jisxaj, kaj al Jisxaj naskigxis David.

Deuteronomy 16:18

18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.

Deuteronomy 17:5

5 tiam elkonduku tiun viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aux la virinon, kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke ili mortu.

Deuteronomy 21:19

19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko;

Deuteronomy 25:7

7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.

Ruth 3:12

12 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi.

Job 29:7

7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo,

Job 31:21

21 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

Isaiah 55:1

1 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.

Amos 5:10-12

10 Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestajxon. 11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. 12 CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.

Amos 5:15

15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.

Zechariah 2:6

6 He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; cxar kiel la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo.

Exodus 18:21-22

21 Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn. 22 Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

Exodus 21:8

8 Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi.

Deuteronomy 29:10

10 Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj, cxiuj Izraelidoj;

Deuteronomy 31:28

28 Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron.

1 Kings 21:8

8 Kaj sxi skribis leterojn en la nomo de Ahxab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj sxi sendis la leterojn al la plejagxuloj kaj al la eminentuloj, kiuj logxis kun Nabot en lia urbo.

Proverbs 31:23

23 SXia edzo estas konata cxe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando.

Lamentations 5:14

14 La maljunuloj jam ne sidas cxe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.

Acts 6:12

12 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,

Psalms 112:5

5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.

Proverbs 13:10

10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.

Genesis 23:18

18 posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.

Leviticus 25:25-29

25 Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato. 26 Kaj se iu ne trovos por si reacxetanton, sed li mem farigxos suficxe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reacxeti, 27 tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado. 28 Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado. 29 Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla.

Jeremiah 32:7-12

7 Jen HXanamel, filo de via onklo SXalum, iras al vi, por diri:Acxetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, cxar al vi apartenas la rajto de parenco, por acxeti. 8 Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo. 9 Kaj mi acxetis de HXanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da argxento. 10 Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la argxenton per pesilo. 11 Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto, la sigelitan laux juro kaj legxo, kaj la nefermitan. 12 Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, filo de Mahxseja, antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel, kaj antaux la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de acxeto, kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.

Jeremiah 32:25

25 Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:Acxetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj.

Romans 12:17

17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.

2 Corinthians 8:21

21 cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

Philippians 4:8

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

Genesis 38:8

8 Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzigxu kun sxi kaj naskigu idaron al via frato.

Deuteronomy 25:5-6

5 Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi. 6 Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.

Ruth 3:12-13

12 Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. 13 Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.

Matthew 22:24

24 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.

Luke 20:28

28 dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.

Leviticus 25:25

25 Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato.

Ruth 3:13

13 Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.

Deuteronomy 25:7-10

7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi. 8 Tiam la plejagxuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li starigxos, kaj diros:Mi ne volas preni sxin: 9 tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato. 10 Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de sensxuigito.

Genesis 23:16-18

16 Kaj Abraham auxskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis auxdeble por la filoj de HXet, kvarcent siklojn da argxento, uzata en la komerco. 17 Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe, farigxis 18 posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.

Genesis 29:18-19

18 Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino. 19 Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi.

Genesis 29:27

27 Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn.

Deuteronomy 25:6

6 Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.

Joshua 7:9

9 Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?

Psalms 34:16

16 La vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

Psalms 109:15

15 Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

Proverbs 18:22

22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.

Proverbs 19:14

14 Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.

Proverbs 31:10-11

10 Se iu trovis kapablan edzinon, SXia valoro estas pli granda ol perloj. 11 Fidas sxin la koro de sxia edzo, Kaj havo ne mankos.

Isaiah 8:2-3

2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja. 3 Kaj mi iris al la profetino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:Donu al li la nomon:Rapidu-Akiri-Baldaux-Rabado.

Isaiah 48:19

19 kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel gxiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaux Mi.

Hosea 3:2

2 Kaj mi akiris sxin al mi per dek kvin argxentaj moneroj kaj hxomero kaj duono da hordeo.

Hosea 12:12

12 Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.

Zechariah 13:2

2 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaux la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando.

Malachi 2:14

14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino.

Ephesians 5:25

25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

Hebrews 13:4

4 Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.

Genesis 24:60

60 Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.

Genesis 29:32-30:24

32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.

Genesis 35:16-20

16 Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila. 17 Dum sxia akusxigxa suferado la akusxistino diris al sxi: Ne timu, cxar ankaux cxi tiu cxe vi estas filo. 18 Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen. 19 Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem. 20 Kaj Jakob starigis monumenton super sxia tombo. Tio estas la tomba monumento de Rahxel gxis la nuna tago.

Genesis 46:8-27

8 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben. 9 Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi. 10 Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. 11 Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari. 12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul. 13 Kaj la filoj de Isahxar: Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron. 14 Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jahxleel. 15 Tio estas la filoj de Lea, kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri. 16 Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj HXagi, SXuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli. 17 Kaj la filoj de Asxer: Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria, kaj Serahx, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: HXeber kaj Malkiel. 18 Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj sxi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn. 19 La filoj de Rahxel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen. 20 Kaj al Jozef en la lando Egipta naskigxis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On. 21 Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Behxer kaj Asxbel, Gera kaj Naaman, Ehxi kaj Rosx, Mupim kaj HXupim kaj Ard. 22 Tio estas la filoj de Rahxel, kiuj naskigxis al Jakob, kune dek kvar animoj. 23 Kaj la filoj de Dan: HXusxim. 24 Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem. 25 Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn. 26 La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses. 27 Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.

Numbers 26:1-65

1 Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante: 2 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, laux iliaj patrodomoj, cxiujn militkapablajn en Izrael. 3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jerihxa Jordan, dirante: 4 Kalkulu la popolon en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta. 5 Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben:de HXanohx, la familio de la HXanohxidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj; 6 de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj. 7 Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. 8 Kaj la filoj de Palu:Eliab. 9 Kaj la filoj de Eliab:Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraux Moseo kaj Aaron en la anaro de Korahx, kiam ili ribelis kontraux la Eternulo 10 kaj la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj Korahxon cxe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili farigxis averto. 11 Sed la filoj de Korahx ne mortis. 12 La filoj de Simeon laux iliaj familioj:de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jahxin, la familio de la Jahxinidoj; 13 de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj; de SXaul, la familio de la SXaulidoj. 14 Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent. 15 La filoj de Gad laux iliaj familioj:de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de HXagi, la familio de la HXagiidoj; de SXuni, la familio de la SXuniidoj; 16 de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj; 17 de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj. 18 Tio estas la familioj de la Gadidoj, laux ilia nombro kvardek mil kvincent. 19 La filoj de Jehuda:Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. 20 Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj. 21 Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj. 22 Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent. 23 La filoj de Isahxar laux iliaj familioj:de Tola, la familio de la Tolaidoj; de Puva, la familio de la Puvaidoj; 24 de Jasxub, la familio de la Jasxubidoj; de SXimron, la familio de la SXimronidoj. 25 Tio estas la familioj de Isahxar, laux ilia nombro sesdek kvar mil tricent. 26 La filoj de Zebulun laux iliaj familioj:de Sered, la familio de la Seredidoj; de Elon, la familio de la Elonidoj; de Jahxleel, la familio de la Jahxleelidoj. 27 Tio estas la familioj de la Zebulunidoj, laux ilia nombro sesdek mil kvincent. 28 La filoj de Jozef laux iliaj familioj:Manase kaj Efraim. 29 La filoj de Manase:de Mahxir, la familio de la Mahxiridoj; kaj de Mahxir naskigxis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj. 30 Jen estas la filoj de Gilead:de Iezer, la familio de la Iezeridoj; de HXelek, la familio de la HXelekidoj; 31 kaj de Asriel, la familio de la Asrielidoj; kaj de SXehxem, la familio de la SXehxemidoj; 32 kaj de SXemida, la familio de la SXemidaidoj; kaj de HXefer, la familio de la HXeferidoj. 33 Kaj Celofhxad, filo de HXefer, ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj la nomoj de la filinoj de Celofhxad estis:Mahxla kaj Noa kaj HXogla kaj Milka kaj Tirca. 34 Tio estas la familioj de Manase, laux ilia nombro kvindek du mil sepcent. 35 Jen estas la filoj de Efraim laux iliaj familioj:de SXutelahx, la familio de la SXutelahxidoj; de Behxer, la familio de la Behxeridoj; de Tahxan, la familio de la Tahxanidoj. 36 Kaj jen estas la filoj de SXutelahx:de Eran, la familio de la Eranidoj. 37 Tio estas la familioj de la filoj de Efraim, laux ilia nombro tridek du mil kvincent. Tio estas la filoj de Jozef laux iliaj familioj. 38 La filoj de Benjamen laux iliaj familioj:de Bela, la familio de la Belaidoj; de Asxbel, la familio de la Asxbelidoj; de Ahxiram, la familio de la Ahxiramidoj; 39 de SXefufam, la familio de la SXefufamidoj; de HXufam la familio de la HXufamidoj. 40 Kaj la filoj de Bela estis:Ard kaj Naaman; de Ard, la familio de la Ardidoj; de Naaman, la familio de la Naamanidoj. 41 Tio estas la filoj de Benjamen laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil sescent. 42 Jen estas la filoj de Dan laux iliaj familioj:de SXuhxam, la familio de la SXuhxamidoj. Tio estas la familioj de Dan laux iliaj familioj. 43 CXiuj familioj de la SXuhxamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent. 44 La filoj de Asxer laux iliaj familioj:de Jimna, la familio de la Jimnaidoj; de Jisxvi, la familio de la Jisxviidoj; de Beria, la familio de la Beriaidoj. 45 De la filoj de Beria:de HXeber, la familio de la HXeberidoj; de Malkiel, la familio de la Malkielidoj. 46 Kaj la nomo de la filino de Asxer estis Serahx. 47 Tio estas la familioj de la filoj de Asxer, laux ilia nombro kvindek tri mil kvarcent. 48 La filoj de Naftali laux iliaj familioj:de Jahxceel, la familio de la Jahxceelidoj; de Guni, la familio de la Guniidoj; 49 de Jecer, la familio de la Jeceridoj; de SXilem la familio de la SXilemidoj. 50 Tio estas la familioj de Naftali laux iliaj familioj, kaj ilia nombro estis kvardek kvin mil kvarcent. 51 Tia estis la kalkulita nombro de la Izraelidoj:sescent unu mil sepcent tridek. 52 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 53 Al tiuj estu dividita la tero kiel posedajxo laux la nombro de la nomoj. 54 Al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; al cxiu laux lia nombro estu donita lia posedajxo. 55 Sed per loto oni dividu la teron; laux la nomo de siaj patraj triboj ili ricevu posedajxon. 56 Per la loto oni dividu al cxiu lian posedajxon, kiel al la plinombraj, tiel al la malplinombraj. 57 Kaj jen estas la kalkulitoj de Levi laux iliaj familioj:de Gersxon, la familio de la Gersxonidoj; de Kehat, la familio de la Kehatidoj; de Merari, la familio de la Merariidoj. 58 Jen estas la familioj de Levi:la familio de la Libniidoj, la familio de la HXebronidoj, la familio de la Mahxliidoj, la familio de la Musxiidoj, la familio de la Korahxidoj. Kaj de Kehat naskigxis Amram. 59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam. 60 Kaj al Aaron naskigxis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar. 61 Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaux la Eternulon. 62 Kaj la nombro de iliaj kalkulitoj estis dudek tri mil, cxiuj virseksuloj en la agxo de pli ol unu monato; cxar ili ne estis kalkulitaj kune kun la Izraelidoj, cxar al ili ne estis donita posedajxo inter la Izraelidoj. 63 Tio estas la nombro, kiun kalkulis Moseo kaj la pastro Eleazar, kiuj kalkulis la Izraelidojn sur la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan. 64 Kaj inter ili estis neniu el tiuj, kiujn kalkulis Moseo kaj la pastro Aaron, kiam ili kalkulis la Izraelidojn en la dezerto Sinaj. 65 CXar la Eternulo diris pri ili:Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

Deuteronomy 25:9

9 tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.

Ruth 1:2

2 La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

Psalms 127:3-5

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.

Psalms 128:3-6

3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!

Psalms 132:6

6 Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.

Proverbs 14:1

1 Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.

Micah 5:2

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

Matthew 2:6

6 Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

Genesis 38:29

29 Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.

Genesis 46:12

12 Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.

Numbers 26:20-22

20 Kaj la filoj de Jehuda laux iliaj familioj estis:de SXela, la familio de la SXelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zerahx, la familio de la Zerahxidoj. 21 Kaj la filoj de Perec estis:de HXecron, la familio de la HXecronidoj; de HXamul, la familio de la HXamulidoj. 22 Tio estas la familioj de Jehuda, laux ilia nombro sepdek ses mil kvincent.

Ruth 4:18

18 Kaj jen estas la generacioj de Perec:al Perec naskigxis HXecron,

1 Samuel 2:20

20 Kaj Eli benadis Elkanan kaj lian edzinon, kaj diradis:La Eternulo donu al vi idojn de cxi tiu virino rekompence pro la konsekrito, kiun vi konsekris al la Eternulo. Kaj ili iradis al sia loko.

1 Chronicles 2:4

4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.

Matthew 1:3

3 kaj al Jehuda naskigxis Perec kaj Zerahx el Tamar, kaj al Perec naskigxis HXecron, kaj al HXecron naskigxis Ram,

Genesis 20:17-21:3

17 Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.

Genesis 25:21

21 Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.

Genesis 29:31

31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.

Genesis 30:2

2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?

Genesis 30:22-23

22 Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron. 23 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron.

Genesis 33:5

5 Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.

Ruth 3:11

11 Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi cxion, kion vi petos de mi; cxar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino.

Ruth 4:12

12 kaj via domo estu sukcesplena, simile al la domo de Perec, kiun naskis Tamar al Jehuda, el la idaro, kiun la Eternulo donos al vi de tiu junulino.

1 Samuel 1:27

27 Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin.

1 Samuel 2:5

5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis.

Psalms 113:9

9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!

Psalms 127:3

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

Genesis 12:2

2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Genesis 24:27

27 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.

Genesis 29:35

35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.

Ruth 4:21-22

21 al Salma naskigxis Boaz, al Boaz naskigxis Obed, 22 al Obed naskigxis Jisxaj, kaj al Jisxaj naskigxis David.

Psalms 34:1-3

1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo. 2 Per la Eternulo glorigxas mia animo; La humiluloj auxdu kaj gxoju. 3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

Psalms 103:1-2

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

Isaiah 11:1-4

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj. 2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.

Matthew 1:5-20

5 kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj, 6 kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija, 7 kaj al Salomono naskigxis Rehxabeam, kaj al Rehxabeam naskigxis Abija, kaj al Abija naskigxis Asa, 8 kaj al Asa naskigxis Jehosxafat, kaj al Jehosxafat naskigxis Joram, kaj al Joram naskigxis Uzija, 9 kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj al Ahxaz naskigxis HXizkija, 10 kaj al HXizkija naskigxis Manase, kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija, 11 kaj al Josxija naskigxis Jehxonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la translogxigxo en Babelon. 12 Kaj post la translogxigxo en Babelon, al Jehxonja naskigxis SXealtiel, kaj al SXealtiel naskigxis Zerubabel, 13 kaj al Zerubabel naskigxis Abiud, kaj al Abiud naskigxis Eljakim, kaj al Eljakim naskigxis Azor, 14 kaj al Azor naskigxis Cadok, kaj al Cadok naskigxis Ahxim, kaj al Ahxim naskigxis Eliud, 15 kaj al Eliud naskigxis Eleazar, kaj al Eleazar naskigxis Mattan, kaj al Mattan naskigxis Jakob, 16 kaj al Jakob naskigxis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo. 17 Tial cxiuj generacioj de Abraham gxis David estas dek kvar generacioj, kaj de David gxis la translogxigxo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la translogxigxo en Babelon gxis la Kristo dek kvar generacioj. 18 Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito. 19 Kaj sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi. 20 Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.

Luke 1:58

58 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.

Romans 12:15

15 GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.

1 Corinthians 12:26

26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

1 Thessalonians 5:18

18 pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

2 Thessalonians 1:3

3 Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,

Genesis 45:11

11 Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.

Genesis 47:12

12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.

Ruth 1:16-18

16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi. 18 Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.

Ruth 2:11-12

11 Kaj Boaz respondis kaj diris al sxi:Jam estas rakontita al mi cxio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo:ke vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskigxlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraux nek antauxhieraux. 12 La Eternulo rekompencu vin pro cxi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi sercxis protekton.

1 Samuel 1:8

8 Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?

Psalms 55:22

22 Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

Proverbs 18:24

24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Isaiah 46:4

4 Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

Luke 1:58-63

58 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi. 59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro. 60 Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano. 61 Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo. 62 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata. 63 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj cxiuj miris.

1 Chronicles 2:4-8

4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5 La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul. 6 La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin. 7 La filoj de Karmi:Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte kontraux anatemajxo. 8 La filoj de Etan:Azarja.

1 Chronicles 4:1

1 La filoj de Jehuda estis:Perec, HXecron, Karmi, HXur, kaj SXobal.

Matthew 1:3-6

3 kaj al Jehuda naskigxis Perec kaj Zerahx el Tamar, kaj al Perec naskigxis HXecron, kaj al HXecron naskigxis Ram, 4 kaj al Ram naskigxis Aminadab, kaj al Aminadab naskigxis Nahxsxon, kaj al Nahxsxon naskigxis Salma, 5 kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj, 6 kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,

Luke 3:33

33 de Aminadab, de Ram, de HXecron, de Perec, de Jehuda,

1 Chronicles 2:9-10

9 La filoj de HXecron, kiuj naskigxis al li:Jerahxmeel, Ram, kaj Kelubaj. 10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon, princon de la idoj de Jehuda;

Matthew 1:4

4 kaj al Ram naskigxis Aminadab, kaj al Aminadab naskigxis Nahxsxon, kaj al Nahxsxon naskigxis Salma,

Numbers 1:7

7 de Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab;

Luke 3:32

32 de Jisxaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon,

1 Chronicles 2:11-12

11 Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon;

Matthew 1:5

5 kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj,

1 Samuel 16:1

1 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.

1 Chronicles 2:15

15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David.

Isaiah 11:1

1 Eliros markoto el la trunko de Jisxaj, kaj brancxo elkreskos el gxiaj radikoj.

Matthew 1:6

6 kaj al Jisxaj naskigxis David, la regxo. Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,

Luke 3:31

31 de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.