13 cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.
Ruth 1:13 Cross References - Esperanto
Deuteronomy 2:15
15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
Judges 2:15
15 Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraux ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo jxuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
1 Samuel 5:11
11 Ili sendis kaj kunvenigis cxiujn estrojn de la Filisxtoj, kaj diris:Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke gxi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; cxar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
Job 19:21
21 Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; CXar la mano de Dio frapis min.
Psalms 32:4
4 CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.
Psalms 38:2
2 CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.