Romans 1:12 Cross References - Esperanto

12 tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.

Acts 11:23

23 li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;

Romans 15:24

24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi);

Romans 15:32

32 por ke mi venu gxoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon cxe vi.

2 Corinthians 2:1-3

1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malgxojo. 2 CXar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi? 3 Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj.

2 Corinthians 7:4-7

4 Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto. 5 CXar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj, interne timoj. 6 Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito; 7 kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

2 Corinthians 7:13

13 Tial ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.

Ephesians 4:5

5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,

1 Thessalonians 2:17-20

17 Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizagxon kun multa sopiro; 18 cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19 CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno? 20 CXar vi estas nia gloro kaj nia gxojo.

1 Thessalonians 3:7-10

7 pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido; 8 cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio; 10 nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

2 Timothy 1:4

4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;

Titus 1:4

4 al Tito, mia vera filo laux komuna fido:Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.

2 Peter 1:1

1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

2 John 1:4

4 Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.

3 John 1:3-4

3 CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero. 4 Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

Jude 1:3

3 Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.