Revelation 20:5 Cross References - Esperanto

5 La ceteraj mortintoj ne vivis, gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo.

Ezekiel 37:2-14

2 Kaj Li kondukis min cxirkauxe cxirkaux ili; estis tre multe da ili sur la ebenajxo, kaj ili estis tre sekaj. 3 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxu revivigxos cxi tiuj ostoj? Mi respondis:Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias. 4 Kaj Li diris al mi:Profetu pri cxi tiuj ostoj, kaj diru al ili:Ho sekaj ostoj, auxskultu la vorton de la Eternulo! 5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al cxi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi revivigxos; 6 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos cxirkaux vi karnon, Mi kovros vin per hauxto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi revivigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetajxon, farigxis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimigxadi, cxiu osto al sia osto. 8 Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj hauxto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis. 9 Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur cxi tiujn mortigitojn, por ke ili revivigxu. 10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo. 11 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras:Sekigxis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto. 12 Tial profetu, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. 14 Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi revivigxos, kaj Mi arangxos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

Luke 14:14

14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

Romans 11:15

15 CXar se la forjxetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?

Philippians 3:11

11 se mi povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj.

Revelation 11:11

11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

Revelation 19:20-21

20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 20:8-9

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.