3 CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.
Psalms 44:3 Cross References - Esperanto
Exodus 15:16
16 Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
Numbers 14:8
8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Deuteronomy 4:37-38
Deuteronomy 7:7-8
7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;
8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.
Deuteronomy 8:17-18
Deuteronomy 10:15
15 tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.
Joshua 24:12
12 Kaj Mi sendis antaux vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du regxojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.
1 Samuel 12:22
22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
Psalms 4:6
6 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!
Psalms 17:7
7 Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.
Psalms 20:6
6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
Psalms 42:5
5 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
Psalms 42:11
11 Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
Psalms 74:11
11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
Psalms 77:15
15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.
Psalms 80:16
16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.
Isaiah 63:12
12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
Zechariah 4:6
6 Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.
Malachi 1:2-3
Romans 9:10-15
10 Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak
11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),
12 estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan.
13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!
15 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
2 Corinthians 4:7
7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;