Psalms 31:1 Cross References - Esperanto

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

Psalms 7:8-9

8 La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco. 9 Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

Psalms 22:4-5

4 Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

Psalms 25:2

2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

Psalms 43:1

1 Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.

Psalms 71:1-3

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita. 2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. 3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

Psalms 143:1

1 Psalmo de David. Ho Eternulo, auxskultu mian pregxon, Atentu mian petegon laux Via vereco, Respondu al mi laux Via justeco.

Psalms 143:11-12

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero. 12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu cxiujn premantojn de mia animo, CXar mi estas Via sklavo.

Isaiah 49:23

23 Kaj regxoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizagxaltere ili klinigxos antaux vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.

Daniel 9:16

16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

Romans 5:5

5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

Romans 10:11

11 CXar la Skribo diras:CXiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.