42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas.
Psalms 18:42 Cross References - Esperanto
2 Kings 13:7
7 Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
Psalms 50:22
22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
Isaiah 10:6
6 Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.
Isaiah 25:10
10 CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
Isaiah 41:2
2 Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.
Isaiah 41:15-16
Zechariah 10:5
5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaux koton sur la strato; kaj ili batalos, cxar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur cxevaloj.
Malachi 4:3
3 Kaj vi piedpremos la malpiulojn, cxar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi arangxos, diras la Eternulo Cebaot.