Psalms 18:17 Cross References - Esperanto

17 Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

2 Samuel 22:1

1 Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

2 Samuel 22:18

18 Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

Job 16:9

9 Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.

Psalms 9:13

13 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

Psalms 18:40-41

40 Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas. 41 Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

Psalms 25:19

19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

Psalms 35:10

10 CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto?

Psalms 38:19

19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.

Psalms 69:4-14

4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni. 5 Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi. 6 Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael! 7 CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon. 8 Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino. 9 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas. 11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili. 12 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi. 13 Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo. 14 Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.

Psalms 118:7

7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

Psalms 142:6

6 Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

Luke 19:14

14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni.

Ephesians 6:10-12

10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo. 12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.

Hebrews 2:14-15

14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.