12 Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.
Proverbs 20:12 Cross References - Esperanto
Exodus 4:11
11 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?
Psalms 94:9
9 CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
Psalms 119:18
18 Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
Matthew 13:13-16
13 Tial mi parolas al ili per paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne auxdas nek komprenas.
14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
15 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis; Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj ne auxdu per siaj oreloj, Kaj ne komprenu per sia koro, Kaj ne rekonvertigxu, Kaj ke Mi ne sanigu ilin.
16 Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas.
Acts 26:18
18 por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.