Proverbs 19:22 Cross References - Esperanto

22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema.

1 Chronicles 29:2-3

2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, argxenton por la argxentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigitajn, sxtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj cxiaspecajn sxtonojn multekostajn, kaj multe da sxtonoj marmoraj. 3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

1 Chronicles 29:17

17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

2 Chronicles 6:8

8 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;

Job 6:15

15 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

Job 17:5

5 Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.

Psalms 62:9

9 Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.

Proverbs 19:1

1 Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbusxulo kaj malsagxulo.

Mark 12:41-44

41 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon. 42 Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43 Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston; 44 cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.

Mark 14:6-8

6 Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi. 7 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas. 8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.

2 Corinthians 8:2-3

2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco. 3 CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

2 Corinthians 8:12

12 CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.

Titus 1:2

2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaux la tempoj eternaj,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.