Proverbs 16:16 Cross References - Esperanto

16 Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento.

Job 28:13-28

13 La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj. 14 La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi. 15 Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi. 16 Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro. 17 Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro. 18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj. 19 Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo. 20 De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento? 21 Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo. 22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi. 23 Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon; 24 CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo. 25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure, 26 Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro: 27 Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin; 28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.

Psalms 119:127

127 Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, ecx ol puran oron.

Proverbs 3:15-18

15 GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi. 16 Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano. 17 GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco. 18 GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

Proverbs 4:7

7 La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.

Proverbs 8:10-11

10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron. 11 CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.

Proverbs 8:19

19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita argxento.

Ecclesiastes 7:12

12 CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.

Matthew 16:26

26 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?

Luke 12:21

21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.