Numbers 3:38 Cross References - Esperanto

38 Kaj antaux la tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.

Numbers 1:51

51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.

Numbers 1:53

53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.

Numbers 2:3

3 En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;

Numbers 3:7-8

7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo. 8 Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.

Numbers 3:10

10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu mortigita.

Numbers 3:23

23 La familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la tabernaklo, okcidente.

Numbers 3:29

29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.

Numbers 3:35

35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.

Numbers 18:1-5

1 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado. 2 Ankaux viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aligxu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos cxe la tabernaklo de atesto. 3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimigxu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaux vi. 4 Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimigxu al vi. 5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraux la Izraelidoj.

1 Chronicles 6:48-49

48 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por cxiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio. 49 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por cxiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al cxio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.