Numbers 27:21 Cross References - Esperanto

21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

Exodus 28:30

30 Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

Leviticus 8:8

8 Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo.

Numbers 27:17

17 kiu eliradus antaux ili kaj kiu eniradus antaux ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtiston.

Deuteronomy 33:8

8 Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;

Joshua 9:14

14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.

Judges 1:1

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?

Judges 20:18

18 Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

Judges 20:23

23 Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.

Judges 20:26-28

26 Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon. 27 Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio, 28 kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

1 Samuel 22:10-15

10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li. 11 Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx, filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo. 12 Kaj Saul diris:Auxskultu, filo de Ahxitub! Kaj cxi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro. 13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun? 14 Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo? 15 cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.

1 Samuel 23:9

9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.

1 Samuel 28:6

6 Kaj Saul petis konsilon cxe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per songxoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.

1 Samuel 30:7

7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.

Ezra 2:63

63 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.

Nehemiah 7:65

65 Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.