Numbers 22:23 Cross References - Esperanto

23 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.

2 Kings 6:17

17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

1 Chronicles 21:16

16 David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.

Jeremiah 8:7

7 Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo.

Daniel 10:7

7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi.

Acts 22:9

9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis la vocxon de tiu, kiu parolis al mi.

1 Corinthians 1:27-29

27 sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; 29 por ke neniu karno fieru antaux Dio.

2 Peter 2:16

16 sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto.

Jude 1:11

11 Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontrauxdirado de Korahx.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.