Numbers 20:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.

Exodus 2:4

4 Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio farigxos kun li.

Exodus 2:7

7 Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon?

Exodus 15:20

20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

Numbers 12:1

1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.

Numbers 12:10

10 Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.

Numbers 12:15

15 Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.

Numbers 13:21

21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat.

Numbers 20:16

16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;

Numbers 26:59

59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.

Numbers 27:14

14 cxar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru cxe la akvo Mian sanktecon antaux iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco cxe Kadesx en la dezerto Cin.

Numbers 33:36

36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadesx).

Deuteronomy 1:22-23

22 Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaux ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni. 23 Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;

Deuteronomy 2:14

14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo.

Deuteronomy 32:51

51 pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.

Psalms 29:8

8 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx.

Micah 6:4

4 Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elacxetis, kaj Mi sendis antaux vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.