Numbers 15:8 Cross References - Esperanto

8 Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo,

Leviticus 1:3

3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku gxin, por favorigi al si la Eternulon.

Leviticus 3:1

1 Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon.

Leviticus 7:11-18

11 Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12 se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13 Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero. 14 Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu. 15 Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno. 16 Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi. 17 Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro. 18 Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.