Numbers 13:17 Cross References - Esperanto

17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili:Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton;

Genesis 12:9

9 Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo.

Genesis 13:1

1 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.

Genesis 14:10

10 Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton.

Numbers 13:21-22

21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux HXamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis HXebron, kie logxis Ahximan, SXesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (HXebron estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)

Numbers 13:29

29 Amalek logxas en la suda parto de la lando, kaj la HXetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan.

Numbers 14:40

40 Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis.

Deuteronomy 1:44

44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir gxis HXorma.

Joshua 15:3

3 Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka

Judges 1:9

9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.

Judges 1:15

15 Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

Judges 1:19

19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.