Nehemiah 10:30 Cross References - Esperanto

30 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;

Exodus 34:16

16 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.

Deuteronomy 7:3

3 Kaj ne boparencigxu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;

Ezra 9:1-3

1 Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj; 2 cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj, kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago. 3 Kiam mi auxdis tion, mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite.

Ezra 9:12-14

12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj. 13 Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon, 14 cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?

Ezra 10:10-12

10 Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. 11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. 12 Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per lauxta vocxo:Jes, kiel vi diras, tiel estu farite.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.