Matthew 27:57 Cross References - Esperanto

57 Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:

1 Samuel 1:1

1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.

1 Samuel 7:17

17 Kaj li revenadis en Raman, cxar tie estis lia domo; kaj tie ankaux li jugxadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.

Mark 15:42-47

42 Kaj kiam jam vesperigxis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaux sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, cxu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, cxu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li acxetis tolajxon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el sxtonego; kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

Luke 23:50-56

50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.

John 19:38-42

38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo. 41 Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiun ankoraux neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.