Mark 16:20 Cross References - Esperanto

20 Kaj elirinte, ili predikis cxie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

Acts 2:1-28

1 Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko. 2 Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3 Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili. 4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon. 5 Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo. 6 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio. 12 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas? 13 Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto. 14 Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj cxiuj logxantaj en Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn vortojn. 15 CXar cxi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, cxar estas la tria horo de la tago; 16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel: 17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn; 18 Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos. 19 Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo; 20 La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo; 21 Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos. 22 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis; 24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi. 25 CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; 26 Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero; 27 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.

Acts 4:30

30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.

Acts 5:12

12 Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona.

Acts 8:4-6

4 Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. 5 Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. 6 Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin auxdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris.

Acts 14:3

3 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj farigxu per iliaj manoj.

Acts 14:8-10

8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10 diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris.

Romans 15:19

19 en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;

1 Corinthians 2:4-5

4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5 por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.

1 Corinthians 3:6-9

6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro. 9 CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

2 Corinthians 6:1

1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

Hebrews 2:4

4 dum Dio ankaux kunatestis per signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laux Sia volo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.