Luke 6:19 Cross References - Esperanto

19 Kaj la tuta homamaso volis tusxi lin, cxar potenco eliris el li kaj sanigis cxiujn.

Numbers 21:8-9

8 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

2 Kings 13:21

21 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.

Matthew 9:20-21

20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo; 21 cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

Matthew 14:36

36 kaj ili petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj, kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.

Mark 3:10

10 cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.

Mark 5:30

30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?

Mark 6:56

56 Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.

Mark 8:22

22 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin.

Luke 5:17

17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.

Luke 8:45-46

45 Kaj Jesuo diris:Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso cxirkauxas kaj premas vin. 46 Sed Jesuo diris:Iu min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco.

John 3:14-15

14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke cxiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

Acts 5:15-16

15 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili. 16 Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.

Acts 19:12

12 tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.