Luke 20:1 Cross References - Esperanto

1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la cxefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliagxuloj;

1 Chronicles 24:1-31

1 La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 2 Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj. 3 La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado. 4 Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj. 5 Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar. 6 Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj. 7 La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja, 8 la tria por HXarim, la kvara por Seorim, 9 la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin, 10 la sepa por Hakoc, la oka por Abija, 11 la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja, 12 la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim, 13 la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab, 14 la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer, 15 la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec, 16 la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel, 17 la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul, 18 la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja. 19 Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael. 20 La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja; 21 cxe Rehxabja:el la idoj de Rehxabja la unua estis Jisxija; 22 cxe la Jicharidoj:SXelomot; el la filoj de SXelomot:Jahxat; 23 la filoj de HXebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jahxaziel la tria, Jekameam la kvara; 24 el la filoj de Uziel:Mihxa; el la filoj de Mihxa:SXamir; 25 la frato de Mihxa estis Jisxija; el la filoj de Jisxija:Zehxarja; 26 el la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi; el la filoj de Jaazija:Beno; 27 el la idoj de Merari:cxe Jaazija:Beno, SXoham, Zakur, kaj Ibri; 28 cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn; 29 cxe Kisx:el la filoj de Kisx:Jerahxmeel; 30 la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj. 31 Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.

Matthew 21:23-27

23 Kaj kiam li jam venis en la templon, la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? kaj kiu donis al vi tian auxtoritaton? 24 Kaj Jesuo responde diris al ili:Mi ankaux faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaux diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. 25 La baptado de Johano, de kie gxi estis? El la cxielo, aux el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros al ni:Kial do vi ne kredis al li? 26 Sed se ni diros:El homoj, ni timas la popolon, cxar cxiuj opinias Johanon profeto. 27 Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

Matthew 26:55

55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

Mark 11:27-33

27 Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li cxirkauxiris en la templo, la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj venis al li, 28 kaj diris al li:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? aux kiu donis al vi tian auxtoritaton, ke vi faru cxi tion? 29 Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. 30 La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? respondu al mi. 31 Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros:Kial do vi ne kredis al li? 32 Sed se ni diros:El homoj-ili timis la popolon, cxar cxiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. 33 Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

Luke 8:1

1 Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,

Luke 19:47-48

47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48 kaj ne trovis, kion fari, cxar la tuta popolo tre atente auxskultis lin.

John 18:20

20 Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

Acts 4:1

1 Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj,

Acts 6:12

12 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.