Luke 16:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.

Psalms 73:26

26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

Proverbs 19:17

17 Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.

Proverbs 23:5

5 CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

Ecclesiastes 11:1

1 Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin retrovos.

Ecclesiastes 12:3-7

3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj; 4 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj; 5 kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marsxos plorantoj; 6 gxis dissxirigxos la argxenta cxeneto, rompigxos la ora lampeto, rompigxos la krucxo cxe la fonto, kaj falos la rado en la puton; 7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

Isaiah 57:16

16 CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

Isaiah 58:7-8

7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.

Daniel 4:27

27 Tial, ho regxo, volu favore akcepti mian konsilon:liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malricxuloj; per tio via bonstato farigxos longedauxra.

Matthew 6:19

19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;

Matthew 6:24

24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Matthew 19:21

21 Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedajxojn, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

Matthew 25:35-40

35 cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante:Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aux soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aux nuda, kaj vin vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aux en malliberejo, kaj venis al vi? 40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Luke 11:41

41 Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura.

Luke 12:33

33 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas.

Luke 14:14

14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

Luke 16:11

11 Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?

Luke 16:13

13 Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Acts 10:4

4 Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio.

Acts 10:31

31 kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio.

2 Corinthians 4:17-5:1

17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

2 Corinthians 9:12-15

12 CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio; 13 cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj; 14 dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi. 15 Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

1 Timothy 6:9-10

9 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. 10 CXar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.

1 Timothy 6:17-19

17 Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado; 18 ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj; 19 provizante por si bonan fundamenton kontraux la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.

2 Timothy 1:16-18

16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, 17 sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis 18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

Jude 1:21

21 konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.