Leviticus 20:19 Cross References - Esperanto

19 Kaj la nudecon de la fratino de via patrino kaj de la fratino de via patro ne malkovru; cxar li nudigis sian korpoparencinon, ili portu sian pekon.

Exodus 6:20

20 Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.

Leviticus 18:6

6 Neniu alproksimigxu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon:Mi estas la Eternulo.

Leviticus 18:12-30

12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru:sxi estas korpoparencino de via patro. 13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; cxar sxi estas korpoparencino de via patrino. 14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimigxu:sxi estas via onklino. 15 La nudecon de via bofilino ne malkovru:sxi estas edzino de via filo, ne malkovru sxian nudecon. 16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru:gxi estas nudeco de via frato. 17 La nudecon de virino kaj de sxia filino ne malkovru:filinon de sxia filo kaj filinon de sxia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon:ili estas korpoparencinoj; tio estas malcxasteco. 18 Kaj virinon kune kun sxia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri sxian nudecon apud sxi, dum sxia vivo. 19 Kaj al virino dum sxia monata malpureco ne alproksimigxu, por malkovri sxian nudecon. 20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kusxu pro semo, malpurigxante kun sxi. 21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Molehx, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo. 22 Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino:tio estas abomenajxo. 23 Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antaux bruto, por kunigxi:tio estas fiajxo. 24 Ne malpurigxu per cxio cxi tio; cxar per cxio cxi tio malpurigxis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaux vi. 25 Kaj malpurigxis la tero, kaj Mi postulas respondon pri gxia malbonagado, kaj la tero eljxetas siajn logxantojn. 26 Sed vi observu Miajn legxojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenajxoj, nek la indigxeno, nek la fremdulo, kiu logxas inter vi 27 (cxar cxiujn tiujn abomenajxojn faris la homoj de tiu tero, kiuj logxis antaux vi, kaj la tero malpurigxis); 28 por ke la tero ne eljxetu ankaux vin, kiam vi malpurigos gxin, kiel gxi eljxetis la popolon, kiu estis antaux vi. 29 CXar se iu faros ion el cxiuj tiuj abomenajxoj, la farantoj ekstermigxos el sia popolo. 30 Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laux la abomenindaj legxoj, laux kiuj oni agis antaux vi, kaj por ke vi ne malpurigxu per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.