Leviticus 1:5 Cross References - Esperanto

5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Exodus 24:6-8

6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron. 7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. 8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

Exodus 29:16

16 Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe.

Leviticus 1:11

11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

Leviticus 1:15

15 Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro.

Leviticus 3:2

2 Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.

Leviticus 3:8

8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

Leviticus 3:13

13 Kaj li metu sian manon sur gxian kapon, kaj li bucxu gxin antaux la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

Leviticus 16:15

15 Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.

Numbers 18:17

17 Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton:ili estas sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

2 Chronicles 29:22-24

22 Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron. 23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

2 Chronicles 35:11

11 Kaj ili bucxis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhauxtigis.

Isaiah 52:15

15 tiel li saltigos pri si multe da popoloj; regxoj fermos antaux li sian busxon, cxar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne auxdis.

Ezekiel 36:25

25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.

Micah 6:6

6 Kun kio mi povas starigxi antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj bovidoj?

Hebrews 10:11

11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;

Hebrews 12:24

24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

1 Peter 1:2

2 laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco pligrandigxu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.