Leviticus 1:15 Cross References - Esperanto

15 Kaj la pastro alportu gxin al la altaro kaj fortordu gxian kapon kaj forbruligu gxin sur la altaro kaj elfluigu gxian sangon super la muro de la altaro.

Leviticus 5:8-9

8 Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin; 9 kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.

Psalms 22:1

1 Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

Psalms 22:21

21 Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj.

Psalms 69:1-21

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo. 2 Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas. 3 Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio. 4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni. 5 Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi. 6 Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael! 7 CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon. 8 Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino. 9 CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas. 11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili. 12 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi. 13 Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo. 14 Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo. 15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon. 16 Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi. 17 Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min. 18 Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min. 19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj. 20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis. 21 Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

Isaiah 53:4-5

4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin sxargxis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. 5 Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni sanigxis.

Isaiah 53:10

10 Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elacxetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.

Matthew 26:1-27

1 Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj: 2 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita. 3 Tiam kunvenis la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo, en la korto de la cxefpastro, kies nomo estis Kajafas; 4 kaj ili konsiligxis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. 5 Sed ili diris:Ne dum la festo, por ke ne levigxu tumulto cxe la popolo. 6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo, 7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta sxmirajxo, kaj sxi versxis gxin sur lian kapon, dum li sidis cxe mangxo. 8 Sed kiam la discxiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9 Por kio estas cxi tiu malsxparo? CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por granda prezo, kaj doni al malricxuloj. 10 Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi. 11 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas. 12 CXar versxante cxi tiun sxmirajxon sur mian korpon, sxi tion faris por mia entombigo. 13 Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata cxi tiu evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion faris cxi tiu virino, estos priparolata, por memorajxo de sxi. 14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, 15 kaj diris:Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn. 16 Kaj de tiam li sercxis okazon, por transdoni lin. 17 Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon? 18 Kaj li diris:Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li:La Majstro diras:Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon cxe vi, kun miaj discxiploj. 19 Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. 20 Kaj kiam vesperigxis, li sidis cxe mangxo kun la dek du discxiploj; 21 kaj dum ili mangxis, li diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min. 22 Kaj ili tre malgxojis, kaj cxiu komencis diri al li:Sinjoro, cxu eble mi? 23 Kaj li respondis kaj diris:Tiu, kiu trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li. 25 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta, responde diris:CXu eble mi, Rabeno? Li diris al li:Vi diris. 26 Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo. 27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon, donis al ili, dirante:Vi cxiuj trinku el gxi;

1 John 2:27

27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.